KD Gerda malaperis !
Disvendu nian KD-n
Se vi opinias ke nia amatora laboro estas sufiĉe bona, ni proponas ke via E-asocio aŭ E-klubo produktu kaj disvendu la KD-n en via regiono po la prezo kiun vi volas, kun la profito 100% por via E-asocio. Unuopaj esperantistoj ankaŭ rajtas disvendi ĝin en urboj aŭ regionoj neatingeblaj de E-organizoj. Vi pagos nenion pro la aŭtoraj rajtoj. Tiu produktado ne temas pri industria presado, sed pri individua komputila KD-registrado. Tiel vi ne bezonas investi ion, kaj povas produkti la KD-jn post la mendoj, iom post iom, laŭ la mendoj.
Per tiu propono ni celas ke ĉiu "samideana distribuanto" disvendu en sia regiono, ŝparante impostajn kaj poŝtajn kostojn. Kun la permeso de la aŭtoro, Claude Piron, kaj de ĉiuj parolistoj, ĉiuj ĉapitroj estos entonte libere elŝuteblaj en interreto. Sed tio ne malhelpos la vendadon de la KD, ĉar la plejmulto el la esperantistaro ne uzas interreton, kaj aĉetus la KD-n, same kiel multaj ankoraŭ aĉetas la paperan libron, malgraŭ la teksto ankaŭ elŝuteblas per interreto.
Se vi volas esti nia samidena distribuanto, sekvu la instruojn:
1 - Informu al emilio.cid*uol.com.br la nomon, urbon, landon, retadreson kaj telefonnumeron de la distribuonto, por ke ni disvastigu ĉe la paĝo Aĉetu la KD-n;
2 - Elŝutu ĉiujn ĉapitrojn al via komputilo per la ligiloj, kiujn ni informos;
3 - Produktu vi mem la KD-jn, registrante ĉiujn MP3 dosierojn al 1 bonkvalita registrebla 99-minuta KD-R, aŭ al 2 80-minuta KD-R, ne modifiante la dosierojn nek la ordon;
4 - Elŝutu nian
krovrilon kovrilo.doc
(1,23Mb) kaj rondan KD-etikedon etikedo.doc
(331kb),
ne modifiante la enhavon, sed aldonante viajn informojn en la specifa spaco por
tio. Se vi preferas uzi alian softvaron kiu ne legas dosierojn DOC, vi povas
aldoni la JPG bildojn kd-kovrilog.jpg
kaj kd-tikedog.jpg
5 - Presigu ilin sur bonkvalita papero, preferinde fota papero;
6 - Disvendu la KD-jn en via regiono, po la prezo kiun vi volas.
Aĉetu la KD-n Elŝutu senpage la ĉapitrojn en la formato MP3
