Kara
kunlaboronto de nia Radio programo, vidu kiel registri vian voĉon:

1 En la suba dekstra flanko de Vindozo apud la horloĝo, klaku sur la flavan aŭ grizan laŭtparolilon, por malfermi la miksilon de vindozo.
      aŭ  


  
2 - Klakante sur <Opcioj> <Propraĵoj>  

3 Elektu  LUDI

4 Malŝaltu ĉiujn krom "wave" (ondo) kaj "master" (ĉefa) por eviti bruon de aliaj fontoj.


Elŝutu la senpagan kaj facilan programon AUDACITY http://audacity.sourceforge.net/download/

Dum la instalado vi povas elekti vian gepatran lingvon. Por tiu ekzemplo mi elektis la anglan.

Sekvu la numerojn sur la suba bildo.

1 - elektu la mikrofonon;

2 - klaku sur la botono <registri> ;

3- Kontrolu la laŭtecon de la mikrofono per tiu glit-kontrolo. Uzu kapaŭdilon kaj ripetu la frazojn ĉe la mikrofono post la parolisto.


Registru provdosieron, kun almenaŭ 30 sekundoj da parolado, kaj ankaŭ 10 sekundoj da silento, ĉar ni bezonos parton kun la normala bruo de via komputilo por poste forigi la bruon per filtrilo.


Tenu la mikrofonon plej malproksime de la komputilo.  La laŭteco de la mikrofono devas esti ĉirkau 70%, au plejeble laŭta.  Se ĝi estas tro laŭta, aperos distordo en la sono.  Registru kaj samtempe movigu la kontrolon de la laŭteco, poste aŭskultu kaj vidu kiu estas la plej bona laŭteco. Do provu kiu estas la plej bona lauteco por eviti bruojn kaj distordo

Por registri, inspiru, atendu 1 sekundon kaj ekparolu ( la bruo de la inspirado povas aperi, sed ne tre proksime de la komenco de la voĉo, tiel ni fortranĉos ĝin efike)

Ne parolu tre proksime de la mikrofono, por eviti bruon de vento el via buŝo.

Vi povos fari paŭzojn inter la frazoj por inspiri aŭ ripozi, se vi eraras, simple ripetu, poste ni fortranĉos tiujn partojn.

Post la registrado klaku la butonojn <halti>,  <reveni> kaj <ludi> por aŭskulti ekde la komenco, atenteme per kapaŭdiloj kaj kontrolu ĉu la prononco, interpretado, ktp estas bonaj.  Vi povas klaki la butonon [X] por fermi vian registradon kaj komenci novan ripetadon.

Kiam ĝi estas bona, konservu ĝin <file>  <export as Ogg vorbis..>


NE SENDU LA DOSIERON PER RETMESAĜO.

Sendu la dosieron OGG  per www.rapidshare.com

Post la alŝutado, kopiu la ligilojn kaj sendu al emilio.cid*uol.com.br  kaj   (uzu @ anstataŭ * )

Dankon pro la kunlaboro.


Kromaj klarigoj por la dublantoj de DVD "Esperanto estas.."

<FILE> <OPEN> kaj malfermu la sondosieron en Esperanto. Ĝi aperos kiel la supera ondo.

Kiel mi montras en la ruĝa kadro, malplilaŭtigu la sonon, por ke ĝi ne malhelpu vian voĉregistron.  Klaku sur la ruĝa butono por komenci registri vian voĉon. 

Dum vi legas la tekston en via nacia lingvo, vi povas vidi kaj la ondon de la esperanta voĉo kaj la ondon de via voĉo. Do vi povas kontroli vian legadon por sinkronigi kun la esperanta legado (kiun vi ne aŭdas aŭ apenaŭ aŭdas).

En la suba ekzemplo, vi povas vidi ke la lasta frazo mi paroli tro malfrue kaj ĝi ne estas sinkronigita kun la originala. Do per la klakilo mi elektas tiun parton kaj CTRL+X.

Poste mi pozicias la montrilon en la ĝusta pozicio kaj CTRL+V, kaj jen ĝi aperas en la ĝusta tempo.

 

Pliaj detalaj klarigoj pri la dublado de la DVD Esperanto estas ...