KD Gerda malaperis !

La tuta libro kun la 25 ĉapitroj havas  91 minutojn, do vi povas kopii ilin al  2 ordinaraj  KD-R-j de 80-minutoj .  Tio estas la plej simpla maniero, kvankam vi bezonos 2 KD-jn kaj 2 etikedojn, en unu sola skatolo.  Ni sugestas ke en la unua KD vi kopiu ĝis la ĉapitro 20, kaj en la dua KD la ceterajn 5 lastajn ĉapitrojn.

Vi povas ankaŭ kopii al unu sola speciala KD-R de 99-minutoj.  Tio estas pli malkosta, ĉar tiuj KD-R-j estas la sama prezo kiel la ordinaraj. Tiaj KD-j ludas senprobleme per ĉiuj KD-ludiloj.

Elŝutu nian krovrilon kovrilo.doc (1,23Mb) kaj rondan KD-etikedon etikedo.doc(331kb), ne modifiante la enhavon, sed aldonante viajn informojn en la specifa spaco por tio en la kovrilo. Se vi preferas uzi alian softvaron kiu ne legas dosierojn DOC, vi povas aldoni la JPG bildojn  kd-kovrilog.jpg  kaj kd-tikedog.jpg 

Kiel registri KD-Rjn de 99 minutoj. 

1

Ni rekomendas ke vi registru la KD-R-jn per la softvaro NERO. Se vi ne havas ĝin, elŝutu kopion validan dum 30 tagoj ĉe: http://www.nero.com/eng/select_server.php?pak=1 

Se aperas la helpanto Wizard, fermu ĝin.

Se vi registras al 2 ordinaraj KDj iru rekte al instruo 5

 

2

Alklaku la butonon <MORE>, post <CONFIGURE>.

 

 

 

3

En la parto <GENERAL>, plenumu la kampon <RED MARKER> al 99 min.

 

 

4

En la parto <EXPERT FEATURES> 

elektu <Enable overburn Disc-at-once...>

kaj plenumu la kampon 

<Maximum CD size> al 97 min.

Kaj <OK> 

Vi ne plu bezonos ripeti tiun operacion en la venontaj fojoj.

 

 

5

Elektu <MUSIC> kaj <AUDIO CD>

 

 

 

6

Alklaku <ADD>, elektu la 25 dosierojn, alklaku la duan butonon <ADD>, kaj <FINISHED>.

Alklaku <NEXT>

En la venonta kadro <BURN>

 

 

7

Aperos averton informante ke povas aperi eraroj en la fina parto de la disko, kaj eĉ ke tio povas paneigi la KD-registrilon. 

En la novaj registriloj aperas indiko ke ili kapablas registri "overburn".  Mi jam registris plurajn 99 minutajn KD-R-jn per mia malnova modelo senprobleme, sed mi ne povas garantii vian aparaton.

Alklaku <WRITE OVERBURN DISC>

Post la registrado vi povas konservi la projekton por la venonta fojo.

 

 

 

Disvendu nian KD-n                      Elŝutu senpage la ĉapitrojn en la formato MP3

Skribu kaj legu opiniojn pri nia KD

Aĉetu la libron Gerda Malaperis
Fonto Eldonejo  - telefono (55) 49-3323-9653 - gersi.bays@brturbo.com.br 
caixa postal 49 - cep 89.801-970 - Chapeco - SC - Brazilo

Publika rajtigilo

Vi rajtas kopii kaj redistribui la neŝanĝitan tekston de "Gerda Malaperis!", komplete aŭ parte, en iu ajn formo, inkluzive de komputilaj dosieroj kaj sonregistraĵoj, sub la sekvaj kondiĉoj: 1) Vi liveru ĉi tiun rajtigilon kun ĉiu kopio. (2) La originala
teksto estu klare distingita de ĉia aldonaĵo, komento aŭ klarigo, kaj, se la teksto estas nur parte reproduktita, la lokoj, kie
tekstoparto estis forprenita, estu klare indikitaj. (3) Vi laŭeble informu la aŭtoron, se vi distribuas pli ol cent kopiojn.
Kopirajto 1981 Claude Piron
 
La parolistoj kiuj registris tiujn sondosierojn permesas ke vi uzu ilin kondiĉe ke vi ĉiam indiku la retejon www.gerda.cjb.net .  Vi povas ankaŭ registri al KD-j kaj disvendi ilin, kondiĉe ke vi sekvu la instruojn klarigitajn ĉe disvendu nian KD-n
Kopirajto 2005 Emilio Cid - Teamo KD Gerda malaperis !
emilio.cid*uol.com.br